Sextus Propertius
CYNTHIA ŜMINKAS SIN

Ho, ĉu vere, ke l' Britanon ŝminkvizaĝan nun vi imitas,
      kaj la harojn vi transfarbas al vi per ora koloril'?
Ĉiun veran formon fiksis la naturo, kaj la Romanaj
      vangoj, kiujn Belgaj farboj kaŝas, estas hida vidaĵ'.
Ĉar per bluo ŝmiris siajn vangojn iu virino,
      ĉu do efektive estus gusta jam la blua kolor'?
Eĉ en tombo turmentiĝu la knabino, kiu unue
      ŝmiris fremdan koloraĵon malprudente al la harar'.
Tre malmulte ja necesas, kara, ke vin mi vidu bela,
      nur kaj sole tio, ke vi venu ofte viziti min.
Fratojn, ĉu ne, vi ne havas sur la tero, nek infanetojn,
      do mi sola por vi estu via frato kaj via fil'.
Kuŝu nokte en la propra lit', gardanto via ĝi estu,
      al festen' frivol-lasciva florkronite ne miksu vin.
Ve, ne volu do, ke al la multaj klaĉoj kredi mi devu,
      sur la ter' kaj sur la akvo flugas fulmrapide la fam'.